miércoles, 6 de junio de 2007

La Federación Mexicana de Esperanto

La Meksika Esperanto-Federacio (MEF) estas la landa Esperanto-asocio de Meksiko. Kvankam esperanto alvenis en Meksikon jam en 1903, la armita etapo de la revolucio en la lando (1910-1917) forviŝis ĉiajn organizaĵojn de la unuaj jaroj. Nur en la posta etapo, kiam la situacio estabiliĝis, kelkaj pioniroj komencis denove la poresperantan agadon, inter kiuj elstaras M.C. RODRÍGUEZ, la plej aktiva de tiu tempo.

La alfluo de hispanoj ekzilitaj de la frankisma diktaturo injektis novan sangon ankaŭ en la meksika esperanto-movado. Juan de OYARZÁBAL kaj Francisco AZORÍN eble estas la plej konataj el la esperantistoj de tiu epoko.

La organizaj klopodoj kulminis en 1950, per la fondo de Esperanto Meksika Asocio, kiu poste ŝanĝis al Meksika Esperanto-Federacio (MEF). Ĝi tamen postrestis depost la jardeko de 1970. En la jardeko de 1980, kelkaj aktivuloj, dezirantaj reorganizi la movadon, fondis la Meksikan Asocion por Progresado de Internacia Lingvo, kiu multe aktivis dum kelkaj jaroj. Poste, tamen, ĝi kunfandiĝis kun MEF. Juan Jacobo SCHMITTER estis ties prezidanto en tiu nova epoko.

En 1996 estis denove reorganizita la federacio; estis kunvokata fondkunveno por pridiskuti la statuton kaj elekti novan estraron. Tiel estis elektita profesorino Leonora TORRES kiel prezidantino. Ankaŭ tiun jaron la organizaĵo estis oficiale registrita antaŭ la registaro. MEF organizis la Kvinan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto en 2001.

Post tiu Kongreso, Jorge Luis Gutiérrez estis elektita prezidanto. Li rezignis komence de 2003 kaj, dum la Sepa Nacia Kongreso de Esperanto (okazigita en majo, en Meksikurbo), Luis Raudón estis elektita prezidanto.

Ni ĉiuj estas la reta gazeto de MEF.

No hay comentarios: